PIV 2026 · Artikolo 6295

★ĥemio

Litero Ĥ★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. ĥemia
  2. ĥemiaĵ/o
  3. ĥemiist/o
  4. bioĥemio
  5. elektr1/oĥemio
  6. hist/oĥemio
  7. kosm/oĥemio
  8. sunĥemio
★ ĥemio
1 KEMI scienco pri la atoma kaj molekula konsisto de la substancoj kaj de ties interagoj: kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto FE ➞ fotoĥemio, geoĥemio.
2 KOMU speciala reciproka altiro inter personoj: videbla ĥemio inter du aktoroj malbona ĥemio en teamo
Sin. kemio.
ĥemia rilata al ĥemio: ĥemiaj eksperimentoj B ĥemiaj formuloj SSz ĥemiaj kombinaĵoj B ĥemiaj armiloj OE ĥemiaj bomboj MGe ĥemia analizo HVa ĥemia elemento OE ĥemia laborejo HVa ĥemia terapio PeS la estonta elpensaĵo, kiun oni nomos ĥemiaj alumetoj Z Sin. kemia.
ĥemiaĵo
1 varo produktita per ĥemia teĥniko.
2 ĥemia substanco.
Sin. kemiaĵo.
ĥemiisto fakulo pri ĥemio. Sin. kemiisto.
bioĥemio ĥemio de la vivuloj, i.a. de iliaj substancoj kaj ĥemiaj procezoj. Sin. biokemio.
elektr1oĥemio scienco pri la rilatoj inter elektro kaj ĥemiaj ŝanĝoj kaj pri la reciproka transformado de ĥemia kaj elektra energioj. Sin. elektrokemio.
histoĥemio fako de organika ĥemio pri la histoj. Sin. histokemio.
kosmoĥemio ĥemio de la universo. Sin. kosmokemio.
sunĥemio ĥemio de la suno. Sin. sunkemio.