PIV 2026 · Artikolo 6390
ikonografio
ikonografio BELA
1 aro de bildoj aŭ simboloj tradicie uzataj en arto el aparta epoko aŭ pri aparta temo: budhisma ikonografio mezepoka ikonografio la ikonografio de la 1960-aj jaroj
2 fako de arta historio, en kiu oni identigas, priskribas kaj interpretas la enhavon de bildoj. ➞ ikonologio.
3 repertuaro de bildoj, ilustraĵoj, portretoj ktp pri difinita homo, epoko, civilizacio ktp.
ikonografia rilata al ikonografio: ikonografia albumo de Zamenhof ikonografia albumo de la baroka arto