PIV · 6428
ilustr¹i
ilustr1i (tr)
1 Ornami tekston per bildoj aŭ desegnaĵoj rilataj al ĝi: ilustri libron; ilustrita revuo.
2 Ornami per bildoj: ilustrita poŝtkarto.
3 (f) Klarigi ideon per komparoj aŭ ekzemploj: ilustri regulon per multaj ekzemploj; ilustri sian penson per metaforoj k figuroj.
ilustrado. Ago de ilustranto.
ilustraĵo
1 Desegnaĵo ilustranta.
2 Klariganta ekzemplo: mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi supre diris Z.
ilustristo. Desegnisto, kiu ilustras.