← Reen al I

PIV 2020 · 6446

imperativ²o

imperativ2o Λ
Modo, per kiu multaj lingvoj esprimas la ordonon en sendependa prop. (ekz. venu! ne faru tion!); en E. la volitivo (u-modo) ludas i.a. ties rolon. subjunktivo.
(f) Ordona, nepra formulo de morala devo: la imperativo de la konscienco; la kategoria imperativo de Kantio.
imperativa
Rilata al la imperativo 1: imperativa modo, formo.
Nepre trudanta, deviganta: imperativa ordono, devo; imperativa mandato. absoluta, nepra.