(genro) (Acer el aceracoj) de falfoliaj arboj kaj trunkarbustoj kun folioj de integraj ĝis plume kunmetaj, kiuj aŭtune montras belegajn kolorojn (de flavaj ĝis ruĝaj), kun sekaj, duflugilaj fruktoj (dusamaroj) kaj kun blanka aŭ hele brunruĝa ligno utiligata precipe por mebloj kaj tornaĵoj; 111 sp-oj el la (norda) hemisfero kaj tropikaj montaroj, (interalie, inter aliaj): Japania acero (A. japonicum), el (norda) Japanio, malalta arbo kun 5-7-lobaj, duoble dentaj folioj, pororname kultivata; platanacero (A. pseudoplatanus), el Eŭropo kaj (okcidenta (uesta)) Azio, arbo kun pinte 5-lobaj folioj kaj kun samaroj formantaj angulon ne pli ol 909; plataneca acero (A. platanoides), el Eŭropo kaj (okcidenta (uesta)) Azio, arbo vaste kultivata, kun longpinte 5-7-lobaj folioj kaj kun samaroj formantaj angulon preskaŭ 1809; sukeracero (A. saccharum), el (norda) Ameriko, arbo kun 3-5-lobaj folioj (emblemo de Kanado), kun ligno utiligata por mebloj kaj kun suko, el kiu oni ricevas sukeron. 1. negundo. → platano.