PIV 2020 · 6537
★infer/o
★infer/o (aŭ
Infero)
1 Ĉe la antikvuloj, subtera loko, kie loĝis la animoj, bonaj aŭ malbonaj, de la mortintoj: Vergilio rakontas viziton de Eneo en la infero. ☞ Averno, Aviĉo, Elizeo, Hadeso, Narako, Tartaro, Ŝeolo.
2 ✞ Loko, kie la kondamnitaj animoj de la pekuloj suferas eternan punon: tiamaniere ŝi venis en la inferon Z; pro homo fiera ĝojas infero Z; en infero loĝante, kun diabloj ne disputu Z; fajro nutrata per sulfuro de l’infero Z; (en blasfemoj) infero k diablo! Z; per la tuta fajro de la infero! Z; iru en la inferon kun viaj pruvoj! Z (ne plu incitu min). ☞ geheno.
3 (f) Loko, situacio, en kiu oni forte suferas: la infero de Hiroŝimo; tia vivo estas infero.
infera
1 Rilata al infero: la inferaj turmentoj; inferaj serpentoj Z.
2 Havanta la malicon, la suferpovon de infero: infera krueleco; donaco nesincera estas donaco infera Z; infera maŝino (eksplodonta en krimatencoj); infera ŝtono (arĝenta nitrato, AgNO3, uzata por kaŭterizi).
3 (f) Tre granda: infera bruo Z; tio postulas inferan paciencon Z.
inferulo
1 Diaĵo loĝanta en la infero: la inferulinoj (Erinioj) elpaŝas sur la teron Z.
2 Damnito: ŝiaj (de adultulino) paŝoj kondukas al la inferuloj X.