PIV 2026 · Artikolo 654
amfiteatro
amfiteatro
1 ARKI ronda konstruaĵo kun seĝoj en vicoj plialtiĝantaj unu malantaŭ alia ĉirkaŭ centra libera spaco, en kiu antikvuloj aranĝis diversajn spektaklojn: la sangaj ludoj de la amfiteatroj romaj fruaj kristanoj, destinitaj perei en la amfiteatro WAu
2 granda ĉambro, ordinare ronda, kun benkoj en vicoj plialtiĝantaj unu malantaŭ alia por spektantoj, studentoj ktp.
3 GEOG speco de pli-malpli ronda valo kun proksimume ebena fundo, ĉirkaŭita de krutaj deklivoj. ➞ cirko.
amfiteatra rilata aŭ kun la formo de amfiteatro: la granitaj ŝtupoj de la amfiteatra riverbordo SPo (figurasence) sur la deklivoj kuŝas amfiteatre tuta urbeto B