← Reen al I

PIV · 6605

insil/i

insil/i (tr) 🌾 Konservi furaĝon tiel, ke ĝi restas en sukplena stato: insili hordeon.  ensiligi (Vd silo).
insilado. Ago de tiu, kiu insilas.
acida insilado. Procedo, konsistanta en aldono de alĝustigitaj kvantoj da acido, per kio estas atingita grado de acideco (pH) inter 3 k 4; per la acidigo la metabolaj procesoj estas bremsataj k damaĝaj fermentaj procesoj preventataj.
fermenta insilado. Procedo, utiliganta la efikon de la acidoj (precipe laktata acido), produktataj de la enzimoj de la plantaj ĉeloj, de diversaj bakterioj k.a. mikroboj.
insilaĵo. La produktaĵo de insilado.
insilujo. Speciala ujo, ordinare cilindra, uzata por insili.