PIV · 6720
irid²o
irid2o 🍁 G. (Iris el iridacoj) de plurjaraj herboj kun rizomo, firma bulbo aŭ pli malofte tuberoj, kun lini- aŭ glavo-formaj folioj k kun grandaj, tre okulfrapaj, 3-nombraj, epiginaj floroj, kiujn karakterizas okulfrape kolora perianto el tri petalecaj, retrofleksaj sepaloj, tri staraj petaloj k petaleca, tribranĉa stiluso; N-hemisfera g. de ĉ. 210 sp-oj, multaj pororname kultivataj.