PIV 2026 · Artikolo 673
amnestio
amnestio JURO ĝenerala nuligo de punoj el difinitaj kategorioj (ofte pri politikaj deliktoj), promulgata en escepta okazo: ni postulas amnestion por niaj politikaj enkarcerigitoj VVa
amnestii tr nuligi la punon de iu, forigante eĉ la registritajn atestojn: la nova reĝo amnestiis ĉiujn kondamnitajn je malpli ol du jaroj da malliberigo ĉu vi volus amnestii tiun monstron? SSz