PIV · 6743
-ism²/
-ism2/.
I - Suf. montranta:
A Sistemon, kiu trudas (pf) al personoj sub ĝia influo difinitan konduton; ĝi sekve aplikiĝas al
1 doktrino, movado aŭ sistemo de iu persono k de ties sekvantoj: platonismo, kristanismo, budhismo, kartezianismo, marksismo, stalinismo ktp.
2 doktrino aŭ sistemo rilata al unu temo: spiritismo, utilismo Z, vegetarismo, imperiismo, carismo, respublikismo, esperantismo, helenismo ktp.
3 kutima maniero, en kiu oni parolas, agadas, artofaras ktp: anglismo, germanismo, francismo ktp; diletantismo, prozelitismo, kanibalismo, ĵurnalismo, vandalismo, oportunismo ktp; punktismo, kubismo, plenaerismo, adasismo ktp.
4 ⚕ toksiĝo: alkoholismo, botulismo, plumbismo, jodismo, morfinismo ktp;
B 💡 Fenomenaron: magnetismo, parazitismo, psikismo, tektonismo. Rim. La vortfino ismo troviĝas en iuj neanalizeblaj vortoj: turismo, grafismo, kateĥismo, solecismo.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
ismo. Doktrino, sistemo (ofte kun ironia nuanco).