PIV · 6749
★-ist/
★-ist/. Suf. signifanta:
1 Personon, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la afero difinita de la rad.: dentisto (kuracisto pri dentoj); artisto (homo okupiĝanta pri arto); ĝardenisto, leteristo, poŝtisto, tranĉilisto, falsisto Z, kudristino, hejtisto, servisto, makleristo, maristo, ŝtelisto; komercistaro; pafista societo; verkisto verkas librojn k skribisto simple transskribas paperojn Z; li estas mensogisto k malnoblulo Z; granda parolisto estas duba faristo Z.
2 Adepton aŭ subtenanton de iu teorio, skolo, doktrino; ismano: budhisto, marksisto, esperantisto, fundamentisto, oportunisto, utopiisto. ➞ -an/. Rim. 1 En la senco 2, al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas radikfino k ne suf.: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto. Rim. 2 La suf. ist montras precize la profesiecon kontraste al ant, kiu signifas fojan, okazan faranton, k al ul, kiu montras iel personiĝon de la agado: «trompanto» fojfoje trompas, «trompisto» vivas el trompoj, «trompulo» estas homo esence karakterizebla per trompemo.