PIV · 6765
★iu
★iu. Morfemo, uzata
1 kiel determinanto de subst. kun signifo de nedifiniteco: iuj homoj havas apartan kapablon por la matematiko. Rim. 1 En tiu uzo, Z. ofte uzis «unu», «kelkaj» aŭ «certaj». ☞ ia. Rim. 2 Iu aludas la individuecon de homo aŭ objekto kontraste kun la tuto de samaj aliaj; ia aludas la specialan kvaliton de homo aŭ objekto kontraste kun la malsamaj kvalitoj de la aliaj.
2 samsence kun elipso de la subst.: mi restigos ĉe vi iujn el la homoj X; iuj el la libroj estas ŝiritaj; la elipso estas sistemece konvencia, kiam la subst. estas «homo»: iu venis Z; karesi al iu la barbon Z; tion diris al mi iu, kiu bone tion scias! Z.