PIV · 6797
izomorf/a
izomorf/a
1 ∆ (pp strukturo) Posedanta ĉiujn studatajn ecojn de alia strukturo.
2 ⊕ Ⓚ (pp substanco) Havanta saman kristalan strukturon, sed diferencan, kvankam parencan, kemian konsiston, kompare kun alia substanco: la plagioklazoj konsistigas serion de izomorfaj mineraloj.
izomorfo, izomorfeco ∆ ⊕ Ⓚ La eco esti izomorfa: pruvi la izomorfon de du grupoj.
izomorfio ∆ Bijekcio, kiu kune kun sia inverso konservas ĉiujn studatajn ecojn de strukturo.
izomorfia. Rilata al izomorfio; estanta izomorfio.