← Reen al J

PIV · 6876

jekci/o

jekci/o Bildigo (en iuj kunmetaĵoj).
bijekcio. Bildigo enjekcia k surjekcia.
bijekcia. Havanta la econ de bijekcio.
enjekcio. Bildigo, kiu bildigas du malsamajn punktojn ĉiam al du malsamaj punktoj.
enjekcia. Havanta la econ de enjekcio.
surjekcio. Bildigo, kies bildaro egalas la celaron.
surjekcia. Havanta la econ de surjekcio. Rim. La vortfino jekcio troviĝas en: projekcio.