PIV · 6879
★jen
★jen. Partikulo uzata por:
1 Altiri la rigardon sur iun aŭ ion: jen mi estas! Z; ili preferus ankoraŭ longajn jarojn havi jen ĉi tiun favoran sinjoron B; vi serĉas la princon? jen li estas! Z.
2 Altiri la atenton sur ion: jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo […] X; jen Ofelio perdis la prudenton! Z; jen la ĝusta tempo por lin kapti; jen por unu fojo ŝi diris la veron!; jen staras la bovoj antaŭ la monto Z (jen la malfacilaĵo!); jen vi havas (tiu ĉi bato estas por vi!). Rim. En tiu emfaziga senco, oni kutimas uzi la ekkriajn pronomojn anst. la montraj: jen kiaj ni estas! Z, jen kio venas, se oni volas edziĝi kun fraŭlino! Z; jen kiel vi agis kun mi! Z; jen kion diris Aĥitofel X; sed Z. iafoje uzis la montrajn: jen tio min haltigas.
3 Prezenti pli vigle ian subitan okazaĵon: krak! jen ĝi falis de la ŝranko Z; jen la horloĝo sonis noktomezon; Faraono havis sonĝon, ke jen li staras apud la rivero X; jen avineto ne plu vivas Z; jen oni devis fari la provon Z.
★jen… jen… Konj-e uzata duopo por esprimi, ke du ebloj efektiviĝas alterne (unufoje… alifoje…): ŝi kutimas havi ĉe sia zono jen rozon, jen diamanton Z; jen li ŝipveturis (sonĝe) tra arbaroj, jen meze tra urbo Z; jen la arbaroj estis densaj k mallumaj, jen ili estis kiel bela parko Z; li estis jen vigla, jen malbonhumora Z; ĉirkaŭ la buŝo ludis svarmo de ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj Z; li okupadis sin jen per tio, jen per alio Z. ☞ aŭ… aŭ…, ĉu… ĉu….
jena. Montra adj., signifanta «tiu sekvanta»: ankoraŭ pli mallonga vojo estas jena Z; tuŝante la akuzativon, mi povas al vi doni la jenan konsilon Z.
jene. Tiel, kiel oni tuj diras: tiam li respondis al mi jene: […] X; ni jene aranĝos la aferon Z.
jeno. Tio ĉi, kio sekvas: la principoj homaranaj konsistas en jeno: […] Z; volu fari la jenon: volu ŝanĝi […] Z; via unua afero, kiam vi venos al la urbo, devas esti jeno: […] Z; mi volas komuniki al vi la jenon: […] B.