← Reen al J

PIV 2020 · 6920

jon/o

jon/o Elektre ŝargita formo de molekulo aŭ de atomo, kiu akiris aŭ perdis elektronojn: en elektrolizo oni nomas jono ĉiun el la du partoj de atomo aŭ molekulo altiritan aŭ de la anodo aŭ de la katodo.
jonigi. Fendi en jonojn: elektra sparko jonigas la aeron; joniga kamero.
joniĝi. Pasi al jona stato: salo joniĝas en akvo ĝis grado indikita per la joniĝa konstanto (pK).
impulsa jonigo. Jonigo de gasaj molekuloj pere de la trafo de elektronoj sur la anodon de elektrontubo.
fotojonigi. Jonigi atomon per sorbo de energia fotono.
maljonigi. Forigi la jonigon de gaso en elektrontubo.