PIV 2026 · Artikolo 6990
ĵaboto
ĵaboto TEKS muslina aŭ punta garnaĵo almetebla ĉe la kol-aperturo de ĉemizo kaj formanta faldojn sur la brustoparto; portata de viroj en la 18a jc anstataŭ kravato, nun de virinoj, ĉe bluzo aŭ robo, kaj de ambaŭ en specialaj oficialaj kostumoj: ŝvelformaj ĵabotoj kaj dikaj brodaĵoj vidiĝadis sur iliaj brustoj Z