PIV · 7112
★kal/o
★kal/o
1 Loko en la haŭto, precipe ĉe piedoj aŭ manoj, malmoliĝinta k dikiĝinta pro frotado.
kala. Havanta kalojn: kalaj manoj de laboristoj.
kalaĵo. Haŭta malmoliĝo, malpli bone difinita ol kalo.
piedkalo. Kalo, formiĝinta ĉe la pieda haŭto, k dorne doloranta, kiam surpremata.
kalozo Ⓚ Glucido, polimero de glukozo (C6H10O5)n, parenca al celulozo, kiu konsistigas la kalon de la floemaj tuboj k parton de la membrano de iuj fungoj. ➞ kalozo.