PIV · 7124
kalandr/i
① kalandr/i Z (tr) Ⓣ Glatigi tolaĵojn, ŝtofon aŭ paperon per specialaj rulcilindroj, por doni al ili brilecon. ☞ katizi.
kalandro, kalandrado. Ago de iu, kiu kalandras.
kalandrilo. Maŝino por glatigi k brilantigi ŝtofojn aŭ glaceigi paperon: kalandriloj estas formataj el tri rulcilindroj: du kartonaj k unu metala.