PIV 2020 · 7132
kalceolari/o
kalceolari/o 🍁 G. (Calceolaria el skrofulariacoj) de plantoj – unu- k plur-jaraj herboj k tufarbustoj – kun kontraŭe duopaj folioj k kun tre neregulaj floroj, karakterizataj de sakforma, ofte okulfrape kolora suba lipo k de malgranda supra lipo; ĉ. 390 sp-oj el tropika k S Ameriko, multaj pororname kultivataj.