PIV 2020 · 7144
kalejdoskop²o
kalejdoskop2o. Optika aparato, cilindroforma, kiu helpe de du aŭ tri speguloj, interne k angule lokitaj, k pluraj diverskoloraj vitropecoj facilmovaj, ebligas ricevi beletajn simetriajn bildojn, ŝanĝiĝantajn ĉe la plej malgranda movo de la aparato.
kalejdoskopa. Rilata al kalejdoskopo: (f) E. prezentas neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj k ŝiraĵoj de la Volapük Z.
kalejdoskopi (ntr) Senĉese ŝanĝiĝi: konfuzaj ideoj kalejdoskopas en lia kapo.