PIV · 72
★acid/o
★ (Fundamenta radiko aŭ vorto)/ (apartigas la kapradikon disde ĝia finaĵo)
Kombinaĵo, havanta hidrogenjonojn en akva solvaĵo, kaj ruĝiganta lakmuson: ĉiu acido konsistas el hidrogeno kaj acidresto. → acidmordi, acidnombro, acidobaza ekvilibro ((vidu) ekvilibro 3). acida 1 Havanta la ecojn de acido: acida solvaĵo, fendado, fendiĝo ((vidu) fendi), petro [magma petro riĉa (2 66% laŭmase) je dioksido de silicio SiO₂], pluvo ((vidu) acidiĝo). 2 Havanta tian akran guston, kiel vinagro aŭ citrono: acidaj pomoj, bombonoj. → amara, ranca. 3 (figurasence) Malagrable pika: acida humoro“, tono, respondo; ŝi tre acidan havis mienetonᶻ (L. L. Zamenhof), se maldolĉa, akra, acerba. acidaĵo. Likvo acida: via vino estas nur ia abomena acidaĵo“. acideco 1 K Grado, en kiu acido ĉeestas: la stomaka acideco. 2 pH. acideta“. Nur iom acida: acideta saŭco. acidigi 1 Fari acido. 2 Fari acida. acidetigi Fari acideta. acidiĝo acidiĝo de pluvoj (acidaj pluvoj), nebuloj, riveroj, lagoj, grundo (kaj simile, kaj similaj), kiu estiĝas pro ellasoj de acid(18)aj gasaj substancoj (sulfurdioksido, nitrogenoksidoj) el industrio, elektrocentraloj (kaj simile, kaj similaj): la arbarmortado en centra Eŭropo estas unu el la rezultoj de acidiĝo. acidozo Hista acideco, renkontebla en iuj malsanoj, ĉefe en diabeto. acidometro Aparato, servanta por mezuri la denson de acido. amin(o)acido Organika substanco de la vivuloj, kun funkcio amino kaj funkcio karboksila acido, R-CH(NH₂)-COOH,
konsistiga elemento de la proteinoj: la proteinoj de la vivuloj konsistas el 20 ĉefaj aminacidoj; $ esenca aminacido (nesintezebla de la organismo kaj tial nepre ricevata el la nutraĵoj). dolĉacida. Havanta guston samtempe acidetan kaj dolĉan: dolĉacidaj ĉerizoj; ĉina dolĉacida saŭco; (figurasence) dolĉacidaj salutvortoj. grasacido Klaso de naturaj, organikaj acidoj, ĝenerale monokarboksilaj, kiuj estas plej grandparte sub formo de esteroj, kaj kiuj konsistigas (interalie, inter aliaj) grasojn kaj oleojn: saturitaj grasacidoj (CH₃-(CH₂)ₙ-COOH, (ekzemple) palmitata, stearata acidoj); nesaturitaj grasacidoj (kun unu aŭ pluraj duoblaj ligoj, (ekzemple) oleata, linoleata acidoj); esenca grasacido (nesintezebla de la organismo kaj tial nepre ricevata el la nutraĵoj). ☞ (rilata vorto el la sama semantika kampo) lipido, glicerido.