PIV 2026 · Artikolo 722
anakronismo
anakronismo
1 afero ne konforma kun la kutimoj aŭ moroj de la koncerna epoko: kelkaj denaskaj irlandanoj havas la hereditan titolon «lordo», sed tio estas anakronismo en la nuntempa respubliko GMc
2 kronologia eraro, per kiu oni konfuzas inter si malsamdatajn historiaĵojn: nuntempe, miksitaj metaforoj kaj anakronismoj troviĝas en ĉiuj laŭmodaj verkoj JMe en tiom grandega historia bildo enŝteliĝis kelkaj eraretoj kaj anakronismoj NGu
anakronisma karakterizata de anakronismo: Ŝekspiro anakronisme paroligas antikvajn grekojn pri horloĝoj la deziro havi ion en mano, tuŝeblan, palpeblan — iom anakronisme en la erao de la virtuala mondo GVD