PIV 2020 · 7231
★kamen/o
★kamen/o
1 Parto de ĉambro tiel masonita, ke oni povas tie bruligi fajron sen danĝero de incendio aŭ asfiksio: la kastelaj kamenoj estas ofte ornamitaj per skulptaĵoj; la fratin’ sidis antaŭ la kameno Z; faru fajron sur la kameno Z; fumnigrigita profundo de malplena kameno Z; du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno Z.
2 Tia sama masonaĵo, interne de kiu oni adaptas fornon, stovon ks: brika, kahela, marmora kameno. ➞ kamenbreto, kamenkapuĉo, kamentubo, kamentubisto.
kamena. Rilata al kameno: la rozkolora kamena rebrilo Z; la angulo kamena Z (ĉiu el la du flankoj de kameno).
kameneto. Malgranda kameno: en eleganta kameneto ĉirkaŭita de fera kradaĵo ardis karboj Z.