PIV · 7261
★kanab/o
★kanab/o 🍁 G. (Cannabis el kanabacoj) de nur unu sp. (C. sativa) origina el C Azio; unujara, dioika, alta herbo kun mane dividaj folioj, kun virseksaj floroj en etaj panikloj k kun inseksaj floroj en mallongaj spikoj; du subsp-oj kultivataj: subsp. sativa kiel teksaĵplanto, subsp. indica kiel medicina k psikostimula planto: kanabtolo. ➞ haŝiŝo, mariĥuano.
kanabejo. Loko, kie kreskas abunde kanabo.
Manilkanabo 🍁 Sp. de muzo (Musa textilis) el Filipinoj.