PIV 2026 · Artikolo 7286

kanguruo

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. antilop/a kanguruo
  2. arb/a kanguruo
  3. griz/a kanguruo
  4. ruĝ/a kanguruo
kanguruo ZOOL granda saltanta aŭstralia makropedo, unu el la makropodformaj marsupiuloj; kun tre longaj postaj kruroj. genroj Macropus, Osphranter ➞ makropedo, makropo, valabio.
antilopa kanguruo granda kanguruo, kun mallonga hararo, pala sube kaj ruĝa sur la dorso; la ino estas pli pala kaj pli griza; trovata en nordaj partoj de Aŭstralio. specio Osphranter antilopinus
arba kanguruo relative malgranda kanguruo, kiu povas grimpi sur arboj aŭ salti sur grundo kaj vivas en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. genro Dendrolagus Sin. dendrolago.
griza kanguruo granda griza speco de kanguruo. genro Macropus
ruĝa kanguruo speco de kanguruo, la plej granda marsupiulo; la maskloj havas ruĝe brunan felon, la inoj blue grizan. specio Osphranter rufus