PIV · 7385
karadri/o
karadri/o ♉ G. (Charadrius) de vadbirdoj el la ordo de karadriformaj, mezgrandaj kun nur 3 piedfingroj, helaj tarsoj, blanka k nigra ringo ĉirkaŭ la kolo k mallonga forta beko. ☞ pluvio.
karadriedoj. Fam. (Charadriidae) de karadriformaj birdoj, al kiu apartenas hematopodo, karadrio, pluvio, vanelo.
karadriformaj, karadrioformaj. Ordo (Charadriiformes) de birdoj, ampleksanta la plej multajn vadbirdojn, la mevojn k la aŭkojn.