← Reen al K

PIV · 7427

karbur/i

karbur/i (tr)
Miksi metalon aŭ alojon kun karbonhava substanco, por produkti kombinaĵon.
Enigi hidrokarbonon en gason (ĝenerale aeron), por produkti bruleman aŭ eksplodeman miksaĵon.
karburaĵo. Brulaĵo, uzata por nutri motoron, ekz. benzino, mazuto, keroseno.
karburatoro = karburilo.
karburilo 🚐 Aparato, pretiganta la miksaĵon de benzino k aero en eksplodomotoroj.