PIV · 7462
karikatur²o
karikatur2o. Desegnaĵo, pentraĵo, prezentanta personon aŭ objekton kun komika aŭ satira troigo de ties karakterizaj trajtoj: poŝtkartoj kun karikaturoj de la plej konataj E-istoj; (f) tiu priskribo de la Kongreso estas vera karikaturo.
karikatura. Havanta karakteron de karikaturo: super ĉiu fenestro estis eltranĉita karikatura vizaĝo Z.
karikaturi (tr) Desegni karikaturon: tian senkarakteran vizaĝon estas malfacile karikaturi.
karikaturisto. Desegnisto de karikaturoj.