PIV 2026 · Artikolo 7473

karismo

Litero K

karismo
1 RELI aparta kapablo influi homojn, kiun la graco donas al profetoj, mistikuloj k.s.: se iu homo kun konvinka karismo deklaras, ke Dio ordonis, ke li/ŝi fondu novan religian grupon, li/ŝi baldaŭ trovos samideanojn kaj apogantojn RPy
2 (figurasence) konvinka ĉarmo kaj elokvento, pro kiu iu havas aŭtoritaton: tiu sukceso ne estus imagebla sen la energio kaj persona karismo de Cseh ULi eminentuloj kun sufiĉa karismo por konvinki eblajn neesperantistajn mecenatojn PWe