PIV · 7476
karj/o
karj/o 🍁 G. (Carya el juglandacoj) de falfoliaj, monoikaj arboj kun folioj, virseksaj amentoj k drupoj similaj al tiuj de juglando; 14 sp-oj el C k NE Ameriko k E Azio, kelkaj kultivataj por manĝebla drupo («nukso»), enhavanta bongustan, oleoriĉan semon, aŭ por blanka ligno, varmoformebla, uzata por farado de mebloj, tenisrakedoj, skioj ks. Sin. hikorio.
pekankarjo. Sp. de karjo (C. illinoinensis, sin. C. pecan), kies maldikŝela drupo («nukso») enhavas manĝeblan semon («kerno»); hejma en S Usono, kultivata en la subtropikaj regionoj. Sin. pekanarbo.