← Reen al K

PIV · 7601

kategori¹o

kategori1o
Ĉiu el la klasoj, en kiuj oni ordigas samspecajn personojn, objektojn aŭ faktojn: la gramatikaj kategorioj; el tiu ĉi lasta kategorio de proponoj mi povas akcepti nur parton Z; la provoj (de L.I.) de la unua kategorio estis tiel komplikitaj […] Z; tiuj du artistoj ne estas en la sama kategorio; ŝi apartenis al tiu kategorio de karakteroj, kiu […].
Φ Ĉiu el la plej elementaj eroj de ĉia kogno: la tempo k la spaco estas la bazaj kategorioj de la menso; la dek kategorioj de Aristotelo.
kategoria
Rilata al kategorio.
Senkondiĉa, firma, nepra, postula, tute klara: kategoria tono, rifuzo; ne formulante kategorian respondon, mi diros, ke […] Z; ĉar mi devas paroli kategorie, mi diros […] Z; kategorie aserti.