← Reen al K

PIV · 7667

★ke

ke. Subjunkcio, enkondukanta:
I - Kompletigajn prop-ojn, kun rolo:
de subjekto: estas al mi tre agrable, ke mi havas la okazon nun saluti vin Z; ne bone estas, ke la malsanuloj fumas tian fortan tabakon Z; el la dirita regulo sekvas, ke ni povas […] Z;
de apozicio: tiun supozon, ke li estas trompisto, mi tuj pruvos al vi; mi faras al vi donacon, ke el via buŝo eliros floro Z; la fakto, ke […] Z; nur kun tiu diferenco, ke […] Z; malgraŭ tio, ke […] Z;
de predikato: lia penso estas, ke ni devas akcepti la inviton;
de objekta komplemento: mi sentas, ke la morto baldaŭ min vokos Z; ili diras, ke ne Z; la maljuna virino malsaniĝis k oni diris, ke danĝere Z. Rim. 1 Post verboj signifantaj «diri, kredi, pensi» k la analogaj, Z. iafoje sk-as la subjunkcion: vi scias ja, vi ilin al mi donis; kredu, mi dediĉas la tutan mian animon nur al mia reĝo; mi diras al vi, ŝi ricevos enterigon kristanan. Rim. 2 Post la subjunkcio ke oni povas trovi ĉiujn modojn de la finitivo laŭ la senco: zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn Z; ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus E-on Z.
II - Cirkonstancajn prop-ojn kun rolo de suplemento:
de kaŭzo: mi estas furioza, ke mi staras kiel malpravulo, dum mi estas prava Z; mi ĝojas, ke vi bone fartas; mi dankas, ke vi venis; kio estas al la popolo ke ĝi ploras? X. Rim. 3 En tiu senco ke estas kutime precizigita per tial, pro tio, pretekste: ĉiuj ŝatis E-on tial, ke ĝi alproksimigas la homajn korojn Z.
de celo: ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu Z; trapiku lin, ke li momente falu Z; kiu mi estas, ke mi iru al Faraono? X. Rim. 4 En tiu senco ke estas ordinare precizigita per por: al ĉiuj anoncu, por ke ĉiuj sciu Z.
de rezulto: la muroj estis ornamitaj per grandaj pentraĵoj, ke estis plezuro ĉion tion vidi Z; paca silento, ke ne blovas eĉ vento Z; estis frosto, ke la neĝo kraketadis Z. Rim. 5 En tiu senco ke estas kutime precizigita per tiel, tiamaniere, tia, tiom: mi tiel kuris, ke mi ne povas retrovi la spiron.
de kondiĉo: supoze ke estas dioj, tiuj dioj estas bonaj; mi morgaŭ foriros, kondiĉe ke vi min akompanos. Rim. 6 Oni kutime evitas uzi en la sama frazo plurajn ke kun malsama funkcio; sed tio ne estas ĉiam ebla ekz.: la korteganinoj estis tiel okupitaj je la kalkulado de la kisoj, ke li ne ricevu tro multe, sed ankaŭ ne tro malmulte, ke ili tute ne rimarkis la imperiestron Z. Rim. 7 Oni neniam uzu ke en la tempaj cirkonstancaj frazoj ( kiam, ĝis, dum, ol), nek antaŭ u-formo en ordona aŭ dezira ĉefprop.: Dio volu! Z; sed, kiam la deziro estas miksita kun timo, oni ja uzas ke: mi laborus senpage […], nur ke mi povu ellerni Z; nun mi iras vojaĝi, diris la flikilo, ke mi nur ne perdiĝu! Z.