← Reen al K

PIV · 7686

★kel/o

kel/o
Subtera ĉambro, en kiu oni konservas provizojn, vinon, nutraĵon, karbon ktp: arkaĵa (volba) kelo Z; en kelo de vinkomercisto la botelo estis elpakita Z; li havas nek ĉelon nek kelon Z (estas malriĉa); malfermita kelo tentas al ŝtelo Z.
(f) La tuta provizo da vino entenata en la kelo: li estis fiera de sia kelo Z.
Parte aŭ tute subtera ĉambro, uzata kiel loĝejo aŭ restadejo: ili loĝis en kelo, kiu troviĝis du ulnojn sub la tero Z; en la malalta kelo loĝis malriĉa knabo Z. karcero.
kelaro. La tuto de la keloj sub unu konstruaĵo.
kelisto. Servisto, kiu zorgas speciale pri la vinprovizoj.
enkeligi. Malsuprenirigi (barelojn ktp) en kelon.
forgeskelo. Ublieto.
ŝipkelo. Holdo.
tombokelo. Subtera konstruaĵo, destinita kiel tombo.
vinkelo. Kelo, destinita konservi vinon.