PIV · 7746
★kies
★kies
1 Demanda morfemo kun pron-a rolo k signifanta «de kiu, de kiuj?» en apartena senco: kies tombo tio ĉi estas? Z; kies tiuj ĉi soldatoj? – De la Norvego Z; pri kies morto vi plendas?
2 Samsignifa morfemo, enkondukanta dependan demandon: scias la kato, kies lardon ĝi manĝis Z; mi demandos lin, kies verkon li tradukis.
3 Rilativo, signifanta «de kiu(j) la» k montranta: a) apartenecon: mi travivis minuton, kies terurecon mi ne povas priskribi al vi; niaj samideanoj, kies vortoj eble ŝajnis al vi tro fabelaj Z; la lando, kies gastoj ni estas Z; kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas; malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas Z; dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj X; b) objektan suplementon de agsubst.: por kio do tiuj reformoj, kies sola propono estas jam danĝera por nia afero? Z. Rim. 1 Oni uzu kies nur en la senco «de kiu(j)», kiun oni ne konfuzu kun «el kiuj»: la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj k viktimoj ŝi estis Z, sed: faroj, el kiuj unu sola povus […] Z; ŝtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte […] Z; du domoj, el kiuj unu pli elstaris sur la straton Z. Rim. 2 Kiam kies estas komplemento de subst. dependanta de prep., ĝi staras senpere antaŭ la subst.: jen estas la signoj, per kies potenco ni […] atingos la celon en gloro Z; la serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon Z; vortaro, en kies komenco estas presite […] Z; jen montriĝis altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la neĝo Z.