PIV 2026 · Artikolo 7803

kiropraktiko

Litero K

kiropraktiko MEDI terapiista metodo konsistanta en la manipulado de la vertebroj, jen per masaĝoj, jen per rektaj aŭ nerektaj frapoj.
kiropraktikisto specialisto pri kiropraktiko.