PIV 2020 · 7813
★kitel/o
★kitel/o. Vasta manikhava vesto el vulgara ŝtofo, kovranta la korpon de la ŝultroj ĝis la genuoj; longa bluzo: kitelo de murŝmiristo, de viandvendisto, de flegisto; kitelo de mortinto Z.
trudkitelo. Kitelo kun alligeblaj manikoj, uzata por senmovigi mensajn malsanulojn dum krizo. Sin. frenezjako.