← Reen al K

PIV 2020 · 7888

★klimat/o

klimat/o
Tuto de la veteraj kondiĉoj en difinita regiono, rigardataj el la vidpunkto de la tie vivantaj estaĵoj k precipe de la homo: modera, salubra klimato; tio estas la klimato, kiu plej bone al mi plaĉas Z; regiona klimato.
Tuto de la fizikaj kondiĉoj de difinita ejo, domo aŭ ĉambro, same rigardataj: artefarita klimato; (f) la politika klimato de Eŭropo.
klimata. Rilata al la klimato: klimata stacio, kuracloko.
klimatizi. Provizi ejon per la fizikaj kondiĉoj (temperaturo, humideco ktp), necesaj por teni la tie troviĝantajn estaĵojn en pli higiena, labortaŭga situacio: klimatizi oficejojn de fabriko, ĉambrojn de muzeo; klimatizita kinejo.
klimatizilo. Ekipaĵo en ejo, aŭto, aŭtobuso ks por ene teni agrablan klimaton.
klimatologo. Fakulo pri klimatologio.
klimatologio. Scienco pri la priskribo, eksplikado k klasifikado de la klimatoj, k pri ilia efiko sur la organismo.
klimatoterapio. Apliko al la kuracado de la diversklimataj efikoj sur la homa korpo.
alklimatigi. Kutimigi al difinita klimato: alklimatigi tropikan planton en Eŭropo; alklimatiga parko por ekzotaj bestoj.
alklimatiĝi. Alkutimiĝi al nova klimato: la rangiferoj ne povis alklimatiĝi en sudaj stepoj.
bioklimatologio. Scienco pri la mezo- k mikro-klimato de la vivmedioj.
mezoklimato. Klimataj karakterizaĵoj de limigita spaco (kelkajn km diametra k 100−200 m alta).
mikroklimato. Klimataj karakterizaĵoj de tre limigita spaco (malpli ol 10 m diametra).