PIV 2020 · 7891
klinik²o
klinik2o
1 ⚕ Praktika instruado de la medicino per montra esplorado de la pacientoj.
2 Sekcio de hospitalo, kie profesoro instruas siajn disĉiplojn, farante antaŭ ili diagnozojn ĉe la litoj de malsanuloj: oftalmologia kliniko ĉe la urba hospitalo; La Kancerkliniko (satira revuo).
3 Privata faka hospitalo.
klinika. Okazanta ĉe la lito de malsanulo, speciale sen la helpo de aparatoj aŭ laboratoriaj metodoj: klinika esplorado; klinika signo.
klinikisto. Kuracisto, studanta la malsanojn per rekta observado de la pacientoj, aŭ instruanta la medicinon ĉe la litoj de la malsanuloj.