PIV 2020 · 7905
kloak¹o
kloak1o
1 Kanalo, ordinare subtera, tra kiu elfluas la malpuraĵoj k ekskrementoj de urbo: mi volus, ke vi sufokiĝu en kloako! Z; ĵeti sian monon al la kloako Z. ☞ bilĝo, latrino, puto.
2 (f) Loko, kie multiĝas plej mallaŭdindaj faroj: tiu urbo, kloako de ĉiuj malvirtoj.
3 ♉ Postaĵa poŝo de kelkaj bestoj (reptilioj, birdoj k.a.), en kiu malfermiĝas la ekstremaĵo de la intesta, urina k seksorgana kanaloj.
kloaka. Rilata al kloako: kloaka kanalo; (f) kloaka animo.
kloakisto. Metiisto, kiu laboras en la kloakoj.
kloakuloj ♉ Ordo (Monotremata) de la plej primitivaj, ovonaskaj, aŭstraliaj mamuloj. Sin. monotremoj.
kloakpuriga ☼ Karakterizanta instalaĵon, kiu ebligas purigi kloakakvon per biologia procezo.