← Reen al A

PIV · 796

★angil/o

angil/o G. (Anguilla) de serpentosimilaj manĝeblaj river- k marfiŝoj kun muka, senskvama haŭto; ĝiaj Atlantikaj sp-oj vivas en Amerikaj (A. rostrata) k Eŭropaj (A. anguilla) riveroj, sed frajas en Sargasmaro: 🍴 marinita, fumaĵita angilo; la brando entombigas la angilon Z. leptocefalo.
angiloformaj. Ordo (Anguilliformes) de teleosteaj fiŝoj, al kiu apartenas angiloj k murenoj.
marangilo = kongro.