PIV · 7975
kod⁹o
kod9o
1 ⚖ Kohera kolekto de leĝoj aŭ aliaj preskriboj pri iu jura kampo: civila, kriminala, familia kodo; la veturkodo; (f) la honorkodo; deontologia kodo (listo de deontologiaj reguloj por difinita profesio).
2 Sistemo, laŭ kiu signoj aŭ grupoj de signoj anstataŭas aliajn signojn, vortojn aŭ nociojn, por signalado, konciza komunikado aŭ ĉifrado: internacia kodo por mara signalado; morsa, binara.
3 Grupo de literoj aŭ ciferoj uzata por distingi ion: poŝta kodo (= poŝtokodo); UEA-kodo (kontonumero ĉe UEA); ISBN-kodo de libro (libronumero).
4 ⚥ Tuto de la rilatoj inter la nukleobazoj de DNA k RNA (de mRNA aŭ de RNA-virusoj) k la respondaj aminacidoj uzataj en la sintezo de proteinoj: kodo estas universala, ĉar ĝi estas uzata de ĉiuj (studataj) animaloj, vegetaĵoj, bakterioj k virusoj, kun malmultaj esceptoj.
duume kodita dekuma kodo 💻 Kodo por dekumaj nombroj, en kiu ĉiun dekuman ciferon prezentas kvarbita duuma nombro; mll: DKD-kodo.
gena kodo ⚥ Kodo 4.
kodi (tr) Esprimi per kodo: kodita mesaĝo.
kodero
1 Unu el la signoj aŭ grupoj de signoj en kodo 2.
2 ⚥ Kodono.
kodigi ⚖ Sistemigi en kohera tuto la leĝojn aŭ preskribojn pri difinita jura kampo: kodigi maran juron; kodigo de kelkaj partoj el la internacia juro.
kodono ⚥ Unuo de gena informo, konsistanta el triopo da nukleotidoj el mesaĝa RNA k reganta la enkorpigon de unu aminacido en polipeptidon: unu kodono (ĝenerale AUG) iniciatas la sintezon, dum aliaj estas netradukeblaj k haltigas la sintezon. Sin. kodero (de la gena kodo).
kodvorto. Konvencia vorto aŭ vortgrupo en kodo 2.
antikodono (evi) = kontraŭkodono.
kontraŭkodero ⚥ Kontraŭkodono.
kontraŭkodono. Triopo da nukleotidoj el transdona RNA, kiu kongruas kun kodono de la responda mesaĝa RNA. Sin. kontraŭkodero (de la gena kodo).
malkodi. Transskribi koditan tekston por redoni la originalon.
poŝtkodo, poŝtokodo. Sistemo de ciferoj aŭ ciferoj k literoj, ellaborita de poŝtaj instancoj, por faciligi la klasifikon de postaĵoj laŭ la cellokoj.
strikodo. Kodo uzanta vicon de diverslarĝaj paralelaj strioj, kiujn oni skanas per lumfasko aŭ legas per lumplumo, ĉefe uzata en etikedoj sur varoj aŭ sur libroj en biblioteko: strikod-legilo.