PIV 2020 · 8036
kole/o
① kole/o Ⓚ ⚕ Galo 1 (pref-e uzata).
koleata acido Ⓚ C24H40O5, unu el la organikaj acidoj de galo.
kolecisto ⚕ Gala veziko.
kolecista. Rilata al galveziko: la kolecista dukto kuniĝas al la hepata dukto por formi la koledokon.
kolecistito ⚕ Inflamo de la galveziko.
koleemio ⚕ Ekzisto de galaj elementoj en la sango: koleemio flavigas la haŭton k okulojn. ☞ iktero. ➞ kolesterolo.