PIV · 8188
kompromit³i
kompromit3i (tr) Meti en danĝeron ies reputacion, honoron: lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon Z; facilanimaj paŝoj, kiuj kompromitos E-on en la okuloj de saĝaj homoj Z; la potencaj personoj k la registaroj neniam k neniel volos «kompromiti sin» publike per aliĝo (al E.) Z; okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon Z; kompromitanta klientino Z.
kompromita. Tia, ke ĝi kompromitas: kompromita letero, situacio.
kompromito, kompromitado. Agado de iu, io kompromitanta: projekti la kompromitadon de ministro.
kompromitiĝi. Veni en staton de kompromitito.
kompromitiĝo. Stato de iu, io kompromitata: en sia naiveco ŝi ne atentis la eblon de kompromitiĝo; elmetante sin al malhonoro k la institucion, en kiu ili kvazaŭ laboras, al kompromitiĝo Z.