← Reen al K

PIV · 8204

konced⁸i

konced8i (tr) Post hezito aŭ dubiĝo, konsenti pri la ebleco de io: mi koncedas, ke mia sinteno povas ŝajni mensoga.
koncedo
Ago koncedi k ties rezulto.
Retorika figuro, per kiu la oratoro cedas al sia kontraŭulo pri kelkaj malĉefaj punktoj, por bone montri, ke, malgraŭ tiuj eblaj detalaj punktoj, li mem entute pravas.
konceda (pp prop.) Indikanta kondiĉon aŭ cirkonstancon, kies atendebla konsekvenco ne plenumiĝas (ekz. prop-oj, komenciĝantaj per «eĉ se», «kvankam» ks).