← Reen al K

PIV · 8297

konkreci/o

konkreci/o Minerala precipitaĵo ĉirkaŭ nukleo, estiĝanta ene de akvo, grundo, sedimento, petro aŭ sur la supraĵo de organismo (ekz. algo) aŭ de roko: feroksida konkrecio; stalagmito k stalaktito estas konkrecioj de grotoj; oolito k pizolito estas konkrecioj estiĝintaj en akvo.  konkremento.