← Reen al K

PIV · 8325

★konsol/i

konsol/i (tr)
(iu) Mildigi ies ĉagrenon, bedaŭron, doloron k reesperigi lin/ŝin per afablaj kuraĝigaj paroloj: konsoli la afliktitojn X, malĝojulojn X; la tri amikoj de Ijob […] kunvenis kune, por plori kun li k konsoli lin X; konsolu, konsolu mian popolon, diras via Dio X; konsoli plorantan infanon; (ironie) kiu multe parolas, malamikon konsolas Z; Mi konsolos vin sur miaj kontraŭuloj X.
(io) Malakrigi, mildigi ies doloron aŭ bedaŭron: malmulte da aferoj konsolas nin, ĉar malmulte da aferoj nin afliktas; lia nura ĉeesto ŝin konsolis.
konsoli sin. Trovi en ia fakto motivon, por meti finon al siaj ĉagrenoj, bedaŭroj. ŝi konsolis sin per tio, ke la infano estis baptita Z; tiam mi povos konsoli min, ke mi faris ĉion, kion mi devis fari Z.
konsola. Kapabla konsoli: konsolaj vortoj X; konsola iluzio.
konsolo. Parolo aŭ ago de konsolanto: mi akceptas danke viajn konsolojn; ŝi ripetadis al si kiel konsolon: mi estas juna Z.
konsoliĝi
Iĝi konsolita: Isaak konsoliĝis pri sia patrino X; la infanaj doloroj facile konsoliĝas.
Sin konsoli: mi konsoliĝas per tio, ke mi tuj estos venĝita Z.
nekonsolebla. Tia, ke oni ne povas konsoli: nekonsolebla vidvino Z.
senkonsola. Ne havanta, ne aŭdanta konsolojn: li timas senkonsolan maljunecon Z; senkonsola vivo Z; ĉiuj moroj de senkonsoleco Z.