PIV · 838
★ankaŭ
★ankaŭ. Partikulo, signifanta «plie», «krome», «tiel same» k uzata:
1 jen sole: ankaŭ diablo tondron suferos Z; kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon Z; ankaŭ al ni la suno eklumos Z; ankaŭ dum ridado povas dolori la koro Z; ankaŭ ŝi estas nomata Amalio Z; sed ĉu la polico ankaŭ ne povas erari? Z; neniu devas tion scii, mia frato ankaŭ ne! Z. Rim. Regule ankaŭ estas metata senpere antaŭ la vorto, kiun oni volas emfazi; nur ĉe la personpron-oj Z. iufoje metas ĝin poste: ĉu li ankaŭ troviĝis inter la amaso? Z.
2 jen kiel dua elemento de duopa ligilo: niaj kongresoj estas ne sole kongresoj de la lingvo E., sed ankaŭ de la interna ideo de la esperantismo Z; la rubando servis kiel por utilo, tiel ankaŭ por ornamo Z; ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn Z.