PIV 2020 · 8550
kosmopolit/o
kosmopolit/o
1 Homo, kiu rigardas la tutan mondon kiel sian hejmlandon; mondcivitano, homarano.
2 (ark., ĝenerale pj) Homo riĉa k monduma, kiu dande vojaĝas tra diversaj landoj.
kosmopolit2a
1 Rilata al kosmopolito: kosmopolita atmosfero de la E-aj kongresoj.
kosmopoliteco. Vivmaniero k vivkoncepto de kosmopolitoj 1.
kosmopolitismo. Doktrino, kiu vidas en kosmopoliteco efikan rimedon de kulturo k civilizo: stalinistoj k ĉiaspecaj faŝistoj kontraŭbatalas kosmopolitismon.
subkosmopolita ⚥ Disvastiĝinta en la preskaŭ tuta mondo.